QBColor Function
Liveras la RGB koloran kodon de la koloro pasita kiel kolora valoro per malnova programa sistemo bazita sur MS-DOS.
Sintakso:
QBColor (ColorNumber As Integer)
Liverota valoro:
Longa
Parametro:
ColorNumber: entjera esprimo kiu specifas la koloran valoron de la koloro pasita de malnova programa sistemo bazita sur MS-DOS.
ColorNumber, al kiu eblas atribui la jenajn valorojn:
0 : Nigra
1 : Blua
2 : Verda
3 : Ciana
4 : Ruĝa
5 : Malva
6 : Flava
7 : Blanka
8 : Griza
9 : Hele blua
10 : Hele verda
11 : Hele ciana
12 : Hele ruĝa
13 : Hele malva
14 : Hele flava
15 : Brile blanka
Ĉi tiu funkcio estas uzebla nur por konverti de malnovaj BASIC-aplikaĵoj de MS-DOS kiuj uzas la suprajn kodojn. La funkcio liveras longentjeran valoron kiu indikas la koloron uzotan en la LibreOffice IDE.
Ekzemplo:
Sub ExampleQBColor
Dim iColor As Integer
Dim sText As String
iColor = 7
sText = "RGB= " & Red(QBColor( iColor) ) & ":" & Blue(QBColor( iColor) ) & ":" & Green(QBColor( iColor) )
MsgBox steksto,0,"Color " & iKoloro
End Sub